Saltu al enhavo

Doho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doho
arabe الدوحة ad-Daŭḥa, ad-Dōḥa
urbo
Fotomuntaĵo
Oficiala nomo: الدوحة
Lando Kataro Kataro
Duoninsulo Araba duoninsulo
Parto de Persa golfo
Situo Doho
 - koordinatoj 25° 17′ 12″ N 51° 32′ 00″ O / 25.28667 °N, 51.53333 °O / 25.28667; 51.53333 (mapo)
Areo 132,0 km² (13 200 ha)
Loĝantaro 1 450 000 (2011)
Denseco 10 984,85 loĝ./km²
Fondo 1825
Horzono UTC (UTC+3)
Televida stacio al-Ĝazira
Situo enkadre de Kataro
Situo enkadre de Kataro
Situo enkadre de Kataro
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Doha
Retpaĝo: visitqatar.com/fr-fr/about-qatar/doha
Map

Doho[1]Daŭho[2]Dohao[3] (الدوحةaltarabe ad-Daŭḥa, en la loka araba dialekto ad-Dōha) estas la ĉefurbo de Kataro. La urbo situas ĉe la orienta parto de la eta duoninsulo ĉe la Persa Golfo.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo eble devenas de la araba vorto Ad-Dawḥa, kiu signifas "granda arbo"[mankas fonto]. Ĉi tio eble rilatis al elstara arbo, kiam la limoj de la moderna urbo ankoraŭ gastigis malgrandajn fiŝkaptistajn vilaĝojn. Tamen laŭ la Ministerio pri Municipo kaj Medio de Kataro, la nomo "Daŭho" originis de la araba termino "dohat", signifanta "rondeco" - referenco al la rondetaj golfetoj ĉirkaŭantaj la marbordon de la areo.[4]

Mapo de la emirlandoj el la Poŝatlaso de la mondo de 1971 bone montras esperantajn urbonomon Daŭho. Tamen ekde 2007 pli kutimiĝis paralele nova latinliterigo "Doho", pli simila al la angla formo Doha.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La areo de la urbo estas 158.72 km² . Terakirado laŭlonge de la marbordo aldonis proksimume 400 hektarojn da tero kaj 30 kilometrojn da marbordo al la areo de la urbo. Ekzemple, la Internacia Flughaveno Hamad situas sur reakirita tereno aldonita al la urbo.

La klimato de Doho, kiel tiu de la tuta Araba Duoninsulo, estas ekstreme varma kaj tropika dezerto. La averaĝa jara temperaturo estas 27  °C, tio varias inter 17-35 °C. Jare pluvas nur 75 mm. Inter majo-novembro ĝenerale neniam pluvas.

Doho estis fondita en 1850 kaj origine nomiĝis al-Bida.

La urbo fariĝis la ĉefurbo de la brita protektorato de Kataro en 1916 kaj restis la ĉefurbo kiam Kataro akiris sendependecon en 1971.

En 1973 la Universitato de Kataro estis malfermita en Doho, en 1975 la Nacia Muzeo de Kataro kaj en 1996 la araba satelita televidkanalo al-Ĝazira komencis dissendi al ĉiuj arabaj landoj. Ekde marto 2011, Libya TV, la libia opozicia kanalo, ankaŭ dissendas de Doho.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2020 en la urbo Doho vivis 1 186 023 loĝantoj (pli ol 70% viroj) sur areo de 132 000 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².  Doho ankaŭ fariĝis hejmo al elmigrantoj de Usono, Francio, Britio, Sud-Afriko, Norvegio kaj multaj aliaj landoj.

Proksime al Doho estas Eduka Urbo, areo dediĉita al esplorado kaj edukado. La urbo estas hejmo de la Universitato de Kataro kaj kampuso de HEC Parizo (HEC Paris).

La plej gravaj industriaj branĉoj estas la nafta industrio kaj fiŝkaptado. Doho estas ankaŭ grava aviada centro. Doho evoluos en sportan, libertempan, financan kaj edukan centron - tiel konkurante kun Dubajo kaj Abudabio.

Novembre de 2001 komenciĝis en Doho la 9-a Mondkomerca Rondo de Ministra Konsilio de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), la t.n. Doha-rondo.

La Aziaj Ludoj de 2006 okazis en Doho.

Doho estis la Araba Kultura Ĉefurbo de la jaro 2010.

La 18-a Klimata Konferenco (COP18) okazis en Doho de la 26-a de novembro ĝis la 7-a de decembro 2012.

Ĝi estas unu el la proponitaj lokoj por la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La urbo gastigas diversajn moskeojn, kies arkitekture varias de tre simplaj ĝis imponaj kaj modernaj. La Moskeo de la Eduka Urbo desegnita de la hispana arkitektura firmao Mangera Yvars Architects estas populara turisma allogaĵo, ĉefe pro sia impresa aspekto. En 2008, Doho ricevis sian unuan katolikan preĝejon, "Nia Sinjorino de la Rozario". Ĝi estas la unua kristana preĝejo en la lando ekde la islama ekspansio[5].  Mesoj estas celebrataj tie en la araba, angla, itala, hispana kaj aliaj lingvoj.

La perla insulo

[redakti | redakti fonton]

La Perla Insulo (arabe al-Lu'lu'a - al-Luʾluʾa, signifante "la perlo"), ankaŭ merkatigata kiel "La Riviera Arabia", estas 400-hektara artefarita insulo situanta proksimume 330 metrojn for de la orienta marbordo de la Emirlando Kataro. La tre enkaviĝa insulo situas proksimume 11 kilometrojn nordoriente de la centro de Doho.

Aliaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
La negoca kvartalo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Doho: laŭ MAS fondita en 2005 kaj Le Monde diplomatique en Esperanto.
  2. Daŭho: La Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, la poŝkalendaro de Monato kaj ankaŭ PIV en la eldono de 2020, en presita formo kaj ankaŭ rete, uzas por ĝi la nomon Daŭho. Laŭ PIV: Daŭh/o. Ĉefurbo de Kataro.
  3. Dohao: laŭ akademiano Bertilo Wennergren: Azio.
  4. retejo de la Ministerio pri Municipo kaj Medio , arkivigita en marto 2024 - bezonas la kromprogramon Adobe Flash Player (angle)
  5. (de) Kirche von Doha: Ein neues Haus für Katholiken im Mittleren Osten, FAZ, la 20-an de marto 2008.
Nokta panorama vido je oktobro 2015
Nokta panorama vido je oktobro 2015